Gemma Frisius

Gema Frizo
(1508-1555)
germana fizikisto kaj instrumento-fabrikanto.
germana fizikisto kaj instrumento-fabrikanto.
Persona informo
Jemme Reinierszoon
Naskonomo Regnier Gemma
Naskiĝo 9-a de decembro 1508
en Dokkum,  Nederlando
Morto 25-a de majo 1555
en Loveno,  Belgio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinaflandra vd
Ŝtataneco Dek sep Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Loveno
Familio
Infanoj Cornelis Gemma Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
instrumentofaristo
astronomo
universitata instruisto
kuracisto
kartografo
globe maker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Loveno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Regnier Gemma Frisius (1508-1555) estis germana fizikisto, matematikisto, kartografo, filozofo kaj instrumento-fabrikanto[1]. Li kreis gravajn terglobojn[2], plibonigis la tiamajn matematikajn instrumentojn kaj aplikis matematikon per novaj manieroj pri maraj esplorado kaj navigado. Li studis en la Universitato de Loveno kie li doktoriĝis pri Medicino kaj tie li restis la tutan tempon de sia vivo. Liaj instrumentoj estis laŭdataj de Tiko Braho (1546-1601). En 1533, li unuafoje priskribis la metodon pri triangulado nuntempe uzata por mezuradoj.

Post dudek jaroj li estis la unua kiu priskribis precizan horloĝon[3] por determinado de la longitudo. Johano Baptisto Morin (1583-1656)[4] ne kredis ke la metodon de Frizo por kalkulado de longitudo povus funkcii kaj eldiris: "Mi ne scias ĉu la diablo sukcesos krei metodon pro mezuri la longitudoj, sed estas frenezo de homo provi". Estis liaj lernantoj Gerardo Merkator (1512-1594), kiu ankaŭ fariĝis lia kunlaboranto, Johano Stadio (1527-1579), John Dee (1527-1608), Andreas Vesalius (1514-1564)[5] kaj Renbertus Dodonaeus (1517-1585).

  1. Copernicus in the Cultural Debates of the Renaissance: Reception, Legacy ..., Pietro Daniel Omodeo
  2. Oceans: A Scientific History of Oceans and Marine Life, Michael Allaby
  3. The Human Organization of Time: Temporal Realities and Experience, Allen C. Bluedorn
  4. The Theory and Practice of Finding the Longitude at Sea Or Land ..., Volume 1
  5. The Scientific Revolution in National Context, Roy Porter

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search